Inter­nacia pet­skribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO por starigi inter­nacian pun­tri­bunalon por juĝi la israelajn mil­itk­rimojn, ĉefe en Gazao.

AFPS, lundo 9a februaro 2009

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [عربي] [dansk] [Deutsch] [English] [Esperanto] [Español] [français] [עברית] [italiano] [한국어] [Nederlands] [norsk] [Português] [русский] [Türkçe] [中文]

Ĉar nianome estis subskribita la Ĉarto de UNO en 1945

Ĉar nianome la plano por dis­partigo de Palestino estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de UNO en 1947

Ĉar nianome estis sub­skribita la Ĝeneva Kon­vencio en 1949… Ĉar neniu el la rezolucioj de UNO pri Palestino, ankaŭ akcep­titaj nianome, estis plen­u­mitaj de la israela Ŝtato kaj ke ĝi, de sia fondiĝo, daŭre per­fortas nepunite kaj pli kaj pli cinike la prin­cipojn de UNO kaj la inter­na­ciajn konvenciojn.

Ni, mond­civ­i­tanoj, nun devas mem­origi al la inter­nacia komunumo ĝiajn devigojn !

Ni solene petas ke la Ĝenerala Asembleo de UNO uzu sian povon krei duarangajn insti­tu­ciojn por starigi taŭgan pun­tri­bunalon ( laŭ la modelo de tiuj kreitaj de la Sekureca Kon­si­lantaro pri eksa Jugoslavio kaj Ruando) kaj juĝi la krimojn de Israelo en Palestino.

Ni tuj postulas :

- La ĉesigon de ĉiuj misagoj kontraŭ la palestina popola kaj ĝian inter­nacian protekton ;

- La kompletan ĉesigon de la ekonomia blokado en la Gazaa regiono ;

- La devigan plenumon de la rezolucioj de UNO pri Palestino kaj de la rekomendoj de la inter­nacia juro, se necese sub la premo de inter­naciaj punoj : diplo­matiaj, ekonomiaj kaj juraj. Israelo estas ŝtato kiel la aliaj, havanta la samajn rajtojn kaj devojn. Aparte ni petas la ĉesigon de ĉiu kun­labora interkon­sento kun la israela Ŝtato dum ĝi ne respektos la rezolu­ciojn de UNO.

Por subskribi iru tien : http://www.france-palestine.org/art...